Green New Deal

Usona Deputito Alexandria Ocasio-Cortez paroladoj pri la Verda Nova Interkonsento en februaro 2019.

Green New Deal (jen angle, IFA: [ɡɹˈiːn nˈuː dˈiːl]), foje esperantigata kiel Verda Nova Interkonsento[noto 1], estas aro da rimedoj, en kiuj vivmediaj iniciatoj estas ekonomie stimulataj. Diversaj programoj estis proponitaj dum la ekonomia krizo en 2008 sub la nomo Green New Deal (mallonge GND). Ekde la 2010-aj jaroj, la anglalingva termino estis ĉefe uzata por iniciatoj kontraŭbatali la tutmondan plivarmiĝon.

Origine ĝi estis proponita kiel pako de usonaj leĝoj celantaj solvi la problemon de klimata ŝanĝo kaj ekonomia malegaleco. La nomo rilatas al la New Deal (en traduko "nova interkonsento"), serio de ekonomiaj kaj sociaj reformoj entreprenitaj de prezidanto Franklin D. Roosevelt dum la jaroj inter 1933 kaj 1936.[2]

Organizaĵoj kiel Sierraclub.org, Greenpeace kaj Friends of the Earth (Teramikoj Internacia) subtenas la proponon pri Verda Nova Interkonsento[3].

Pluraj gravaj tutmondaj ekonomioj kiel Barato, Ĉinio, Eŭropa Unio kaj Usono komencis implementi iujn politikojn celantajn la Novan Verdan Interkonsenton[4].

  1. Niaj kampanjoj (esperante). Alirita 26-a de marto 2024.
  2. Jeremy Lovell (July 21, 2008) "Climate report calls for green 'New Deal'", Reuters.
  3. (en) Homan, Timothy R.,"Five things to know about Ocasio-Cortez's 'Green New Deal'", TheHill, la 24-an de novembro 2018. Arĥivita de la originalo, la 26-a de novembro 2018.
  4. (en) Andrew Chatzky, Envisioning a Green New Deal: A Global Comparison, Council on Foreign Relations, la 16-an de januaro 2020.


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita; $2


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search